Bari (Somalio)

Bari
Regiono
regiono de Somalio [+]

LandoSomalio

ĈefurboBosaso
- koordinatoj11° N, 50° O (mapo)10.83333333333350.183333333333Koordinatoj: 11° N, 50° O (mapo) [+]
Akvokolektejo70 088 km² (7 008 800 ha) [+]
Areo70 088 km² (7 008 800 ha) [+]

HorzonoOrient-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2SO-BR

Bari (Somalio) (Tero)
Bari (Somalio) (Tero)
Regiono Bari en Somalio

Bari (Somalio)
Bari (Somalio)
DEC

Map
Bari
Vikimedia Komunejo:  Bari Region [+]
vdr

Bari estas administra regiono (gobolka) en nordorienta Somalio, fakte en la plej pinta pinto de Korno de Afriko. Gravaj urboj estas Bosaso (la ĉefurbo) kaj Qardho. Ĝi estas limigita de regionoj Sanaag kaj Sool okcidente, Nugaal sude, la Golfo de Adeno norde, kaj la Hinda Oceano oriente. Laŭ teritoria surfaco, Bari estas la plej granda provinco en la somalia respubliko. La majoritato de la loĝantoj apartenas al la subklanoj Ali Saleebaan kaj Cisman Mohamoud de la Majeerteen, la Dubajoj kaj Reer Salaax de la Warsangeli, kaj la Mohamud Ali subklano de Leelkase, kiuj estas kolektive parto de la plej granda klano nome Darodoj.

Tiu teritorio estis sufiĉe frapita de la Cunamo kiun kaŭzis la Tertremo en Hinda Oceano en 2004 el la marbordo de Sumatro, Indonezio. Ĉirkaŭ cento da homoj mortis en la duoninsulo Hafun kaj la marborda ŝoseo, kiu ligas la areon kun la resto de Somalio, estis ege damaĝita.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search